Ligitaj okonoj en ĥora muziko

Ĥorkantante, oni iutempe vidas verkon en kiu kanta noto daŭras je okono pli ol la mezuro entenanta la komencon de la noto. Komencinte kanti muzikon de la angla sankta tradicio, mi vidis ĉi tiujn notojn ofte. Multe da dirigentoj diris al mi ke la angloj nur traktas la okonon kiel la fino, aŭ pli laŭlitere, finas ĉe la komenco de la okono, efektive nuligas la noton. Tial mi trastrekis ĉiujn ligitajn okonojn en miaj partituroj, ĉar verŝajne ĝi estis certa afero. Mi neniam dubis ĉi tiun praktiko ĝis la lasta jaro, kiam mi kantis sub Stephen Cleobury ĉi tie ĉe LSU dum semajne vizito kun nia ĥoro. Jen li, viro reprezentanta la plej bonan anglan muzikan praktikon, petanta nin ke ni kantas la ligitan okonon plene, kiel presita, en “Like as the hart desireth the water brooks” de Herbert Howells. Mi do komencis egzameni la praktikon kaj dubi la aŭtenteco de la aserto ke oni devas fini frue kiam oni vidas ligitan okonon post mezuro.

Mi supozis bona ekzemplo de la frua dudeka centjaro estus la rekviemo de Gabriel Fauré, Op. 48, kiu havas du ligitajn okonojn dum la unua du minutoj de la verko. Mi aŭskultis kaj komparis multe da sonregistradojn. Jen la basparto de tiuj du ekzemploj:

Musika notacio de la basparto de "Requiem" de Fauré

La implico do estas teni la trian noton kiel punktita kvarono. Kiam mi aŭskultis registradojn, unu el la kelkaj dirigentoj kiu frue finas estis Robert Shaw en 1990.

Aliaflankaj estas Ivor Bolton, Lil Boulanger, André Cluytens, Philippe Herreweghe, Paavo Järvi, Ed Spanjaard, kaj David Willcocks. Mi komencas de la plej frua dirigento, Cluytens, de 1963:

David Willcocks de 1967:

Lili Boulanger de 1968:

Philippe Herreweghe de 2001 (rimarku la epokan francan latinan):

Ed Spanjaard de 2011:

Ivor Bolton de 2012:

Kaj fine Paavo Järvi de 2013:

Ĉi tiu specimeneto de franca verko malpleje montras ke la praktiko de finigi ligitan okonon frue estas usona praktiko. Atentinde, la anglo John Rutter redaktis ĉi tiun verkon, detirante la ligitajn okonojn en 1984. Mi ne intencas kvazaŭdiri ke Rutter transpasas bongusto per ŝanĝigi la verkon de Fauré, sed mi diras ke mia gusto diras al mi ke la frua finigo de la okono ne taŭgas.

Mi afiŝis provokon al la American Choral Directors Association (Usona Asocio de Ĥordirigentoj) en junio 2014 ke iu trovas specimenon kie la ligita okono devas finiĝis. Mi deziris vidi specimenon en kiu teni ĝin faras disonancon. Neniu specimeno aperis. Dum kiu konversacio, mi elektis dek unu ĥorojn hazarde de YouTube, Naxos, kaj iTunes, ĉiuj kantas “Antiphon” de Ralph Vaughan Williams (Richard Hickox, Leonard Slatkin, Michael Leighton Jones, John St. Marie, Robert Istad, Weston Noble, John Lee, Fritz Mountford, Stephen Cleobury, David Willcocks, and Joseph Flummerfelt). Naŭ de tiuj kantis la okonon; du finigis ĝin frue (John St. Marie (usono) kaj John Lee (usono)).

Mia instinkto do diras al mi ke finigi ligitan okonon frue ne ĝustas. Mi pensas ke komponistoj aldonis la okonon por naturigi la finajn konsonantojn kaj longajn vokalojn, anstataŭ fini tuj en ĉefpulso. Fari tiu kiu la partituro montras helpas la interligitecon de la verko.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *