Monteverdi nefiltrita: Kiel legi partlibrojn de Monteverdi

Se vi kantas muzikaĵon de Monteverdi en via ĥoro, vi eble volas senvualigi la kaŝitaĵon de ĝia originala formo kaj ne fidas al moderna redaktisto.

Miasperte, legi de la originala formo estas ne sole pli bona ekologie (malpli paĝoj) kaj historie mojosa (vi sentos pli ligita al la muziko), sed ankaŭ ĝi estas pli facila ol legi modernajn partiturojn.

Multe da la muzikaĵoj de Monteverdi estas havebla per IMSLP kiel partlibroj. Kiam vi iras al lia komponista retpaĝo, rigardu la kromklapon “Collections.”

Ĉi tiuj partoj povas esti fremda unuafoje se vi estas kutimita al rondaj notoj vertikale liniigitaj kun ĉiuj la aliaj partoj en moderna partituro. Ĉi tiuj partoj kutime havas neniujn taktostrekojn, uzas fremdeformajn notojn kaj silentojn, estas krude presitaj, kaj uzas fremdajn taktosignojn. Laŭ la vortoj senmortaj de la frumusikologisto Jan Herlinger, “Ĉiu estas stranga kaj malfacila por legi antaŭ vi lernis kiel legi ĝin!”

Se vi ne klopodis legi fruan notacion ĝisnune, la muziko de Monteverdi estas bona komencejo, ĉar la muziko estas tre klara kaj facila. Ni komencu ĉe la komenco de parto por lerni la sistemon. Continue reading Monteverdi nefiltrita: Kiel legi partlibrojn de Monteverdi