Monteverdi nefiltrita: Kiel legi partlibrojn de Monteverdi

Se vi kantas muzikaĵon de Monteverdi en via ĥoro, vi eble volas senvualigi la kaŝitaĵon de ĝia originala formo kaj ne fidas al moderna redaktisto.

Miasperte, legi de la originala formo estas ne sole pli bona ekologie (malpli paĝoj) kaj historie mojosa (vi sentos pli ligita al la muziko), sed ankaŭ ĝi estas pli facila ol legi modernajn partiturojn.

Multe da la muzikaĵoj de Monteverdi estas havebla per IMSLP kiel partlibroj. Kiam vi iras al lia komponista retpaĝo, rigardu la kromklapon “Collections.”

Ĉi tiuj partoj povas esti fremda unuafoje se vi estas kutimita al rondaj notoj vertikale liniigitaj kun ĉiuj la aliaj partoj en moderna partituro. Ĉi tiuj partoj kutime havas neniujn taktostrekojn, uzas fremdeformajn notojn kaj silentojn, estas krude presitaj, kaj uzas fremdajn taktosignojn. Laŭ la vortoj senmortaj de la frumusikologisto Jan Herlinger, “Ĉiu estas stranga kaj malfacila por legi antaŭ vi lernis kiel legi ĝin!”

Se vi ne klopodis legi fruan notacion ĝisnune, la muziko de Monteverdi estas bona komencejo, ĉar la muziko estas tre klara kaj facila. Ni komencu ĉe la komenco de parto por lerni la sistemon.

La komenca litero

La blokegaj komencaj literoj belas ofte. Ili helpas gvidi la okulojn al la komencojn de muzikaĵoj. Post la komenca litero, la dua litero estas majuskla en la teksta lineo. Ekzemple, en la Kyrie, vi vidos grandan K, poste la unuan vorton, “Yrie.”

K initial
Komenca litero de la Kirie de la meso por 6 “in illo tempore” de Monteverdi

La klefoj

La klefoj diferencas de modernaj klefoj. La partoj estas distingitaj per klefo pro siaj gamoj. La klefoj ĉirkaŭmovas pli ol la moderna por eviti helpliniojn. Baskantisto devas komforte legi la baritonan klefon (kie la F linio estas en la tria linio, anstataŭ la kvara). Ĉar ĉi tiu muziko estas en simplaj tonalsignoj (kutime C), lerni legi per tiuj klefoj ne estas malfacila.

Monteverdi ofte uzas du klefojn en liaj voĉaj partoj: la F-klefo (por la plej malaltaj voĉoj) kaj la C-klefo (por ĉiu pli altaj voĉoj). Oportune, en la muziko de Monteverdi, la klefoj ne ŝanĝas ofte.

Monteverdi-fclef
F klefo

Jen la F-klefo supre kaj la C-klefo sube.

Monteverdi-cclef
C klefo

Modernaj gesopranuloj kantas la “Cantus” parton kutime, kaj per C-klefo en la unua linio desube. Kantistoj legis per la soprana klefo (C en la unua linio desube) ĝis la mez-19a jarcento.

La taktosignoj

Estas du ĉefaj taktosignoj kiujn Monteverdi uzis: duopa kaj triopa.

Duopa taktosigno estas “C” kaj triopa estas “O.” Kutime, duopa takto donas la pulson al la duona noto (la “minim”). La triopa takto ofte donas ĝin al la duonbrevo (plena noto moderne). Ĝi estas kiel tiu multe da jaroj antaŭ Monteverdi.

Duopa kaj triopa taktosignoj
Duopa kaj triopa taktosignoj

Vertikala linio ofte trastrekas la signon. Ĉi tiu signifas ke la tempo estas pli rapida ol sen linio. Cirklo sen linio estus malrapida triopa takto. La trastrekita cirklo estas rapida triopa takto, en kiu la ĉefpulso estas punktigita brevo. Ĉi tiu cirkla signo ofte havas numeralon tri apud ĝi.

La silentoj

Ĉi tiuj estas pli malfacila ol aliaj aferoj en ĉi tiu notacio. Kutime, la unua afero ke vi vidas kiam legi ĉi tiun estas ĉi tiuj silentoj, kiuj ofte ne plu ekzistas en moderna uzo. Jen mia ekspliko:

Silentoj de la partlibroj de Monteverdi
Silentoj de la partlibroj de Monteverdi (longa, breva, duonbreva, minima, duonminima, fusa, duonfusa silento)

Komencante demaldekstre, ĉiu estas duobla de la sekva silento. La longa silento daŭras du brevoj; la breva silento daŭras du plenoj; ktp. La originala vortoj ne estas en Esperanto, sed ili estas silentoj de longa, brevis, semibreve, minim, semiminim, fusa, kaj semifusa. Efektive, oni povas diri “longo, brevo, duonbrevo, minimo, duonminimo, fuso, duonfuso.” La duonfusa silento estas sama kiel deksesona silento, kaj ankaŭ havas du flagetojn. Ĉi tiuj raras en Monteverdi.

Kiam ajn estas pli ol du longa silentoj, ĉi tiuj alternas pare en la liniaro por faciligi legado kiam kantado.

Dekses longaj silentoj, alternantaj pare
Dekses longaj silentoj, alternantaj pare

Je tiu punkto de vertikala pozicio, ĉi tiuj silentoj povas aperi sur ajna linio. Ĉi tiu estas ĉefe estetika. Kutime ili estas proksimaj al la plej proksima noto. Konsekvence kvinto havas ĝiaj interaj silentoj kvazaŭ linio inter ili.

Silentoj inter notoj de kvinto
Silentoj inter notoj de kvinto

Se vi kontas atenteme la ĉi-supran ekzemplon, vi eble scivolas kial li ne kombinis la du duonminimajn silentojn kun la minimo por fari duonbrevan silenton. Tiu estas tial ke silentoj ne trapasas la limojn de pulsaroj (malpleje komencanta de la mezo de antaŭa pulsaro). Ĉi tiu faciligas legi ĝin.

Brevaj silentoj kondutas aliamaniere en triopa takto, sed estas pli facila legi. Breva silento daŭras je punktigita brevo. Do en trastrekita triopa takto, ĉiu breva silento sentas kiel ĉefpulso kaj ĉiu longa silento sentas kiel du ĉefpulsoj. Ni ekzercos ilin post ni lernos notojn.

La notoj

La notoj iomete estas la sama kiel la modernaj notoj, krom tio ke ili havas aliajn formojn kaj pasas pli rapide ol moderna notacio. Jen la notoj:

La notoj: longo, brevo, duonbrevo, minimo, duonminimo, fuso, duonfuso.
La notoj: longo, brevo, duonbrevo, minimo, duonminimo, fuso, duonfuso.

Demaldekstre, la unua estas longo, kiu daŭras du brevojn. La dua estas brevo, kiu daŭras du duonbrevojn. La tria estas duonbrevo, kiu daŭras du minimojn. La kvara estas minimo, kiu daŭras du duonminimojn. La kvina estas duonminimo, kiu daŭras du fusojn. La sesa estas fuso, kiu daŭras du duonfusojn. Alivorte, ĉiu estas la daŭro de du de la sekva noto.

Malkiel la hodiaŭa sistemo, la minimo ofte estas la pulso en duopa takto. Oni rare trovas iun ajn pli malgranda ol duonfuso, tial ke duonfusoj pasas tre rapide kiam la minimo estas la pulso.

Ni ekzercu per basa frazo en duopa takto, de la kirie de la meso por 6 “in illo tempore,” prezentita de la “King’s Consort.” Notu la baritonan klefon.

Kyrie-excerpt

Nun ni provu triopan takton per la registrado de Consort of Musicke de la ĥora parto de Volgendo il ciel. Laŭsekvu kelkfoje aŭskultante, post tio kantu ĝin en via oktavo.

volgendo-excerpt

Mi uzis alian klefon de tiu kiun Monteverdi uzis, sed ĝi signifas same (mi imitis ĝin de Lassus partlibro). Memoru ke la breva silentoj in triopa takto daŭras la tutan punktigitan brevon. Longaj silentoj sentas kiel du ĉefpulsoj. Aŭskultu kiel ĝi kondutas en la registrado.

La gvidilo

Ĉiuj partlibroj de Monteverdi havas gvidiloj (latine “custos”), kiuj estas zigzagetoj ĉe la finoj de la liniaroj. Tiuj indikas la sekvantan pitĉon de la sekvanta liniaro. La gvidilo helpas tiujn, kiuj legas muzikon per intervaloj, vidi sur unu liniaro kion la intervalo estas (anstataŭ memori la pitĉon de la antaŭa liniaro).

La gvidilo ĉe la fino de la unua liniaro montras la intervalon inter la fina pitĉo kaj la unua pitĉo de la sekvanta linaro.
La gvidilo ĉe la fino de la unua liniaro montras la intervalon inter la fina pitĉo kaj la unua pitĉo de la sekvanta linaro.

Kadenca koloreco

Prese, brevoj kaj duonbrevoj ofte nigrigas por indiki kadencon kun la aliaj voĉoj. Kantu ilin kiel ili ne estas nigraj.

coloration-example

Ligaturoj

Rare vi vivos du notojn ligitajn, ofte por konservi spacon aŭ klarigas ke nova silabo ne komencas sur la dua noto. Ili estas formita kiel brevoj, sed havas kolon. Kantu ilin kiel du duonbrevoj se la kolo estas supre maldekstra. Se ne estas kolo, kantu ilin kiel du brevoj. Ligaturoj estas vestiĝo de pli frua praktiko. Ĝisdate, mi nur vidis ĝin en Beatus vir de Selva morale e spirituale.

ligature

La ligaturo super ſu de ſuos estas la sama kiel du duonbrevoj.

Teksta subtego

Kiel vi scias kiam ŝanĝi silabojn? Klareco estas efektive unuforma en la muziko de Monteverdi. La presisto klopodas apudigi la silabojn de la vorto, tial vi povas legi ĝin kiel ĝi estus libro, kun notoj supre. Se la vorto havas kvar silabojn kaj kvar notojn supre, kiu silaboj iras kun kiu noto estos evidenta. En melismoj, la presisto aldonas spacon post la tenanta silabo ĝis la sekva silabo komencas.

Iam, ne estas kiel klara, ekzemple la triopa takto ekzemplo ĉi-supre. “Movete’al mio bel ſuon” metas “te’al” sur ŝajne iuj el la notoj inter la tria kaj sesa noto. En ĉi tiuj okazoj, la ĉefa regulo estas meti la silabo sur la fina noto de la melismo (kiel la kantistoj en la registrado). En ĉi tiu okazo, “ve” havas kvar notojn, “te’al” havas la unuan duonbrevon en la sekvanta mezuro, ktp.

Kiu signifas “ij”?

Tiuj estas samasignoj, aŭ litere minuskla roma cifro 2 (kiu tiatempe finis per la litero j pro estetiko kaj klareco de la finaĵo de la numero). Ili indikas rediri la tuj antaŭa vortoj. La samasigno konservas spacon, ĉar la notoj ne devas esti spacita laŭ la vortoj. Kantistoj povas skribi la unuan vorton de la rediro por kanti en la momento. Vi eltrovis la teksto per konti la notoj kaj enmeti la silabojn ĝuste. La presisto sole uzas samasignon kiam ĝi estas klara. Se estas alia konfiguro de silaboj al notoj, la presisto represos la vortojn por klareco.

Malnovaj literumoj

Kutime, la teksto devus aperas normale, krom kelkaj malnovaj praktikoj. La unua estas la uzo de la longa s. Se vi vidas tiun, kiu aperas kiel f, sed ĝi ne havas trastreko aŭ duona trastreko, ĝi estas s. Ĉi tiuj nur aperas ĉe la komenco aŭ la mezo de la vorto, sed neniam fine.

La dua estas ke estas multe da apostrofojn, pli ol en la moderna itala. Ĉi tiuj indiki klare ke du silaboj devas kombini en unu noto.

La tria estas tildoj super vokaloj. Ĉi tiuj indikas kaŝitajn n-ojn aŭ m-ojn. Ili konservas spacon. La sekvanta litero estas kutime n, sed se la sekvanta konsonanto estas dulipa (b aŭ p), ĝi estos m. “Cãtate” estas la sama kiel “cantate” kaj “grẽbo” estas “grembo.”

La litero u iam aperas kiel v, kutime ĉe la komenco de la vorto. Do usce iĝas vſce for instance.

Latine, la vorto “et” (kaj) estas ofte presita kiel la ligaturo “&” (kiu estas E kaj t miksita kune). Elbuŝigas “&” kiel “et” en latinaj muzikaĵoj.

Ofte, la ae ligaturo (ekzemple saecula) estas presita kiel e kun subhoko, kiel “ſęcula” anstataŭ “saecula” aŭ “sæcula.”

Kie estas la taktostrekoj?

Monteverdi iam uzis taktostrekojn en muzikaĵoj en triopa takto por arigi la pulsarojn, ĉar la punktigitaj brevoj pasas rapide. Estas bona havi ilin por fokusi al la ĉefpulsoj.

En duopa takto, tamen, ne estas konfuzio de ne havi taktostrekojn. Ĉiu minimo estas pulso kaj ne sonas alimaniere ie en la pulsaro. Fakte, ne havi taktostrekojn signifas ke vi ne bezonas pensi pri la ĉefpulso kaj povas pensi pri la notoj.

Ĉi tiu estas speciale utila por lia unua praktika muziko, ekzemple lia Mesa por ses. En la Kriste sekcio de la Kirie, mi sentas la sekcio kiel havanta kvazaŭ triopa takto en ĝia duopa takto. En notacio moderna, ĝi aperus kiel multe da notoj hazarde ligitaj kaj neligitaj. Tiel, vi povas akcenti la pli longajn notojn kaj permesi ke la mallongaj notoj iras al ili pli organike.

christe-excerpt
Taktostrekoj komplikus tiun ĉi sekcion.

Ĉi tiuj muzikaĵoj estas pli plezurigaj en la originala notacio, kaj mi trovis ke legi de ĉi tiuj partoj devigas min kanti ilin pli bone. La iom neklareco de la teksta subtego devigas vin pensi pri la prozodio de la vortoj. Tiu ĉi sonigas la muzikon kiel ĝi devus soni: Kiel klara esprimaĵo de parola penso en muziko. Vidi ĉiun silabon dividis kaj klare atribuita al ĉiu noto iutempe malzorgigas min pri vortakcento, speciale kun aldonitaj taktostrekoj.

Provu legi ĉi tiujn aferojn. Diru al mi kion vi spertis. Demandu iun ajn kaj mi klopodos respondi.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *