Biografio

D-ro Andrew OWEN, de Cleveland, Misisipio, estas muzikologisto, kiu studas muzikon en okcidenta esoterismo. Li bakalaŭriĝis en 2009, specialigante pri literaturo kaj kanto ĉe la Ŝtatuniversitato de la Delto, kie li bakalaŭriĝis kun la plej alta poentaro, gajninta la premion de Jack Gunn (la plej alta honoro de la universitato). Li magistriĝis en muzikologio en 2012 kaj doktoriĝis en muzikologio en 2018 ĉe Luiziana Ŝtata Universitato. Baritonulo, Sinfoniano, avida skribanto de Gregga stenografio, kaj membro de la English Spelling Society, li havas grandan intereson pri la sonoj de lingvoj. Li estas ankaŭ komponisto, estinte la plej juna homo kiu gajnis la muzika komponaĵa premio de la Mississippi Institute of Arts and Letters (2006; por lia “Three Etudes for Piano”).