Kanti Sweelinck-on nederlandlatine

Por alia gusto de la latina, ni egzamenu la elparolado de la latina en Amsterdamo dum la frumoderna epoko.

Surbaze de la informo en Singing in Latin de Harold Copeman, jen transskribo fonetika de “Hodie Christus natus est” (“Hodiaŭ Kristo naskiĝas”), kion Jan Pieterszoon Sweelinck muzikigis kaj eldonis en 1619. Eble ĝi estas lia plej konata ĥora verko.

Hodie Christus natus est. Noe!
ˈhɔdie ˈkrɪstʏs ˈnaːtʰʏs ɛst nɔe

Salvator apparuit in terra canont angeli
zɑlfaːtʰɔɾ əˈpaːɾʏɪtʰ ɪn ˈtʰɛɾə kaːnontʰ ˈɑŋxəɫi

lætantur archangeli exultant justi
leˈtʰantʰʊɾ ɑɾxˈaŋxəɫi ɛkˈzʏltʰantʰ ˈjʏsti

Dicentes, “Gloria in excelsis Deo! Alleluia!”
dɛiˈsentʰɛs ˈxɫɔɾia ɪn ɛkˈzɛɫzɪs ˈdeɔ ɑlelʏja

Mi ne aŭdis registradon, ke uzis ĝin. Laŭ mia opinio, estas pli facila kanti “alleluia” kiam la “u” antaŭbuŝas, anstataŭ itale.

La Mesaĝo de Burrell de 1908

Mi pensis ke estus bone kelkfoje legi sinfonian skribaĵon por ĝui dum aŭtaj rajdoj aŭ gimnastadoj. Jen skribado de Percy Jewett Burrell, lia plej konata verko, de la Sinfonia Jarlibro de 1908.

La Mesaĝo de la Prezidento

Bostono, 1 de aprilo, 1908.

Karaj Fratoj:

“La celo de ĉi tiu frataro estas evoluigi la plej bonan kaj plej veran fratecan spiriton, la reciprokan bonfarton kaj fratecon de muzikaj lernantoj, la progreson de muziko en Usono, kaj lojalecon al la hejma universitato.”

Saĝaj vortoj por saĝigi virojn; bonaj vortoj por plibonigi virojn; veraj vortoj por nobligi virojn! Nova lumo brilas malsupren por lumigi la mondon en kiu muzikistoj movas kaj ekzistas. Ĉiu sinfoniano sciu ĉi tiujn tridek ses vortojn de altŝajnanta karaktero kiel li scias lian gamon de C. Sur ili—kiel fundamenta klefo—li konstruu lian vivon kiel viro. Fio Muo Alfo! Estas tiu triunueca trono ĉirkaŭ, kiu ĉiu frato de nia aro amasigos lian karecon kaj centros liajn esperojn!

Dum oni legas la celon de la Sinfonia, oni estas tuj imponata de la signifo de la vortoj, “evoluigi la plej bonan kaj plej veran fratecan spiriton.” Mi proponas noti, sur la kelkaj paĝoj sekve, harmoniojn pri la temo. Antaŭ dek jaroj, kiam Patro Mills komencis klubeton da virseksaj studentoj ĉe la Muzika Konservatorio de Nov-Anglujo en Bostono, li ne serĉis la muzikiston en la instituto, sed serĉis la viron en la muzikisto. Neniu demandis, “Kiel bone povas kanti vi, junulo?” aŭ, “Kion povas ludi vi, Sinjoro?” sed, “Eki, uloj, ni kunvenu!” Ĉi tiu estis la slogano ke trafis la orelon kaj ekscitis la koron, ĉar ĝi signifis iun por la bono de societemo, bona kamaradeco, kaj reciproka helpemo. La rezulto estas hodiaŭ la Sinfonia Frataro de Ameriko.

La principo, ke evoluigi virecajn kvalitojn ne bezonas ĝeniĝi per la entuziasmo por la arto, trovas bonega ekzemplo per la pliboniĝo de la Sinfonia. Vere tiel longe kiel la homo amas nur sin, li neniam povas atingi la plenan mezuron de vireco aŭ la plej sublimajn zenitojn de lia arto. Li devas provi ami virojn kiel fratoj kaj artojn, ne por la bono de la arto mem, sed arto kiel rimedo al levi ĉiujn virojn al tiu verda plataĵo tie, kie iliaj animoj estas manĝigitaj en ĝusta jubilo pri ĉiu, ke estas vera, bela, daŭra.

Tiaj estas sentoj kaj principoj, ke movas ĉiun koron inter ni. Frateco provas pliigi la plenan viron, igi lin esti pli vireca viro, pli muzikista muzikisto. Frateco, spirite, ne estas, kiel iu eble imagos, kvar-jara universitata kurso. Vere, ĝi estas tiu, kiu eble nomiĝas vivan asekuron, ke estas skribita sur la tabeloj de la koroj de viroj, pagante karegajn dividendojn je postulo. Tiu absolute malsukcesis kapti la plej veran fratecan spiriton, kiu en la mondo preter la kolegia pordo foriras el liaj kamaradoj kaj iras en angulon malluman. Frateco estas tiel reala kiel la homo mem, ĉar ĝi estas en kaj de kaj por la homo. Ĝi ne estas nur nomo, ŝiboleto, magia vorto por ĵurvoki kanton, krion, kaj ŝirkrion dum kelkaj studantaj jaroj. La grundo, ke frateco ampleksas ne estas kela planko de mallumaj kaj teruraj sekretoj. Ĝia amplekso ne estas enfermita de ia malalta sternita ruĝa plafono kaj kvar nigraj muroj. Ĝia loĝejo ne estas amuza fabriko kaj fola domo. La fundo de frateco estas la honoro de la viro. Ĝia vido estas de la malfermitaj fenestroj de lia animo. Ĝia loĝejo estas la templo de sinofero.

Ĉi tiu mistika spirito de frateco, trapenetranta kompanion de viroj havante komunan kaj honoran serĉadon en vivo—muzikon—devas plibonigi la muzikistecon de tiaj viroj. Kiel la muzika studento baldaŭ lernas ke Vagnera uverturo kaj fugo de Bach staras, kiel oni eble dirus, ĉe muzikaj polusoj, do lernas sinfoniano ke profitemo kaj sinofero estas homaj polusoj. La diferenco ne estas nur intelekte postulatita, sed aktuale spertita, ĉar li lernas praktiki abnegacion. Se li havas pli de la mulo ol la viro en li, la Sinfonia estas bonega lernejo por elhaki la antaŭgambojn de la besto kaj kuri obstinon; do la proceso de elhaki elkreskaĵojn kaj grefti la virtojn. Tia regenero, okazanta en homo, trovos en logiko mem sendon kaj impregnon de ĉi tiuj pli bonaj, pli noblaj kvalitoj en ĉiun komponaĵon kaj prezenton de la artisto kaj muzikisto.

Bonfara por kaj muzikisto kaj viro estas la povo de ricevemo—volonto, avido, pacienco por lerni. Tiu, kiu instruus devas unue instruiĝas; tiu, kiu donus, unue ricevas. La viro, kiu aliĝas al frataro ĝenerale decidiĝas, per aŭ la bonfarema forto de intuicio aŭ iu fortega ekstera sugestio, ke obeo kaj ricevemo bonfaras. Li konscias ke li devas esti kaj ronda kaj kvadrato—efektiva homa kejlo, ebla sidi en ronda truo aŭ kvadrata truo. Li okupiĝas sin nun per malnodi la nodajn implikaĵojn en lia maniero de vivi kaj serĉas sterni antaŭ si la silkajn buklarojn de Vivo mem. Se li konstatas ke vivi estas peniga kontraŭ si, li decidas firme peni Vivon.

Ĉu ĉiu ĉi estas kaprico aŭ sonĝo de iu utopia frataro? Tute ne. Demandu al la frataran viron, demandu al vi mem—la Sinfoniano—pri ĝi. Ĉu ne estas vere ke la Sinfonia, je kiu vi ĵuris kaj kiun vi amas tiel kare, trinkigas per eliksiro la viron, kiu estas volonte lerni kaj avide kreski? Ĉu vi ne kunvenas unu la alia kiel kunlaboristoj, kiel fratoj, kiel kunsinfonianoj? Ĉu ne estas la spirito de amikeco trapenetrema kaj superreganta? Ĉu la magia manpremo sentas kiel galvana baterio? Ĉu vi ne elektriĝas esti vivanta, agresema, entreprenema, tre maldorma studento, gajnante novan sendependecon per tiu frata interdependeco, kiu estas tiel vigle sentita en la Sinfonia? Ĉu vi estas ankoraŭ nur metronomo, konservanta tempon per via monotonaj gamaj ekzercoj dum vi marŝas de loĝejo al lasĉambro, kaj tiam revene? Ĉu vi ne lernis frapi tempon laŭ la dolĉa, vera ritmo de Vivo mem? Ĉu via tempo ne estas markita de entuziasmo, lojaleco, vireco, frateco?

La semo de frateco devas semiĝi en la menso kaj la koro de la juna kaj kreska studenta generacio. Tio, kio estas bezona, fratoj, estas harmonio, ne nur de muziko, sed de mensoj kaj koroj kaj spiritoj. La frata devas ligiĝi al la kleriga en la studenta vivo. Se nur estus geedzeco de la duo, ke nenia divorca kortumo tiel prezidata de Juĝisto Ĵaluzo aŭ ĵurio de muzikaj fiadvokatoj povus nuligi! Nia organizo ĉiam serĉu batigi la koron de frateco harmonie kun la menso de klerigo al la tiktako de iu granda mistika metronomo. Ni estu ili, kiu uzas la intelektan teleskopon por percepti kaj solvi la profundajn kaj malfacilajn problemojn de muzika scio kaj por enfokusigi la spiritan teleskopon por kapti vizio de la idealo en la ĉielo de Vivo.

Frateco! La frateco de viroj! Kiu spirita signifo! Ĉu ni kaptas ĝian veran signifon? Ĉu ĝi donas al ni realan kaj gravegan sperton? Ĉu ni ricevas spiritan sagaceco? Ĉu ni elrigardas per pli larĝa vido? Ĉu ni pensas rilate al kaj vivas agade de frateco? Se jes, ni movas harmonie, agordita al kaj Dio, la patro, kaj viro, la frato. Kiu estas muziko sen harmonio? Vere ne estas muziko. Vivo sen bonvolo kaj frateco—kiu estas ĝi? Ja ne estas vivo. Tiu vere ne vivis, kiu ne vivas por aliaj, simpatie kaj harmonie kun la kunuloj.

Se tia estas nia vivo, ĝi enkorpigas la Sinfonian spiriton. Ĉu vi scias kiu ĝi estas? Ĉu vi povas interpreti la grekan triopo Φ M A? Ĉi tiuj ne estas la demandoj. Ĉu vi sentas ĝin? Tiu estas kiu mi volas scii. La plej povaj kaj subtilaj emocioj en vivo estas ofte kiel la granda forto de la universo—elektro— mistera kaj nesciebla, sed pulsanta, movanta dinamika ĉirkaŭ kaj en ni. Estas vere mistiko en frateco. Ni ne komprenas aŭ klarigas ĉiun. Estas bone. Tiu, kiu ni komprenas, kutimas aspekti ordinare kaj rutine al ni. Sed ĉi tiu spirito de frateco estas tamen reala. Ja ĝi estas pli reala ĉar ĝi estas mistika; la pli mistika ĉar ĝi estas reala; treege gravega ĉar ĝi estas kaj mistika kaj reala.

Kelkvorte, ni konscias ekzista frateco, de ĉi tiu spirito de frateco en niaj koroj ĉar ni sentas ĝin. Pretere, ne estas normo de mezuro, nenia redukto al terminoj. Estas sufiĉe senti frateco ekscitante niajn pli bonajn emociojn, semante la pli noblajn pensojn, inspirante agojn de sinofero, tenante viva kaj freŝa niajn plej altajn aspiradojn. Ĉi tiuj virtoj estas la aromaj floroj de la frateca semo kaj ili floras jardaŭre dum la fajroj de frateco brulas en ni. Estas bone esti Sinfoniano ĉar “Unufoje Sinfoniano, ĉiam Sinfoniano.”

Frate via
en ΦMA,
Percy Jewett Burrell

Baspartlibro de Muziko de Monteverdi

Ĉi-sezone, BREVE prezentos koncerton de la muziko de Monteverdi, inklusive de ambaŭ sankta kaj sekulara muziko. Ĉar ni kantas la muzikon de Monteverdi, la muziko estas havebla interrete, specife partlibre. Mi unue legis direkte de la maljunaj partlibroj, sed la kruda preso enuiginte min, mi do decidis desegni ĉiom da muziko en Illustrator.

La resulto belas.

La tuta horo por mi estas nur ok paĝoj, aŭ kvar folioj. Mi uzis la originalajn komencajn literojn en ĉiu parto, kaj Illustrator aŭtomate desegnis ilin kiel pura vektoraj bildoj. Mi ankaŭ duplikatis ĉiu literumo, inkluzive de kajsignoj, m/n tildoj, kaj la longa s. Ĉiom da ili baziĝas sur la partlibrojn, krom Cantata Domino, kiu mi ne povis trovi interrete. Mi do bazis ĝin sur ĝisdata eldono.

Ĉi tiu estas unuafoje tuta koncertlibro, ke mi faris per ĉi tiu notacio. Por mi, ĝi estas ne sole pli eleganta, sed ankaŭ pli plezuriga. Mi sentas tian intimecon ke mi ne sentis kiam legi de ĝisdata partituron aŭ de rondaj notoj. Ne havi mezurstrekoj ankaŭ helpas kantistojn uzi bonan prozodio, ekzemple en la “confregit” sekcio de la Dixit Domino. Legi ĝin kun aldonaj mezurstrekoj tentas la kantistojn kanti, “CON-fre-GIT re-GES” anstataŭ “con-FRE-git RE-ges.” Ĉi tiu partlibro plaĉas al mi por trakanti la muziko.